http://cezarmuziko.blogspot.de/2014/06/peter-gabriel-solsbury-hill-kun-angla.html





Kiam mi kiel junulo estis la manaĝero der la rokbando "Fundament", tiu titolo estis Our great act. Do la plej ŝatata titolo de nia rokbando, kiu ludis ankaŭ Manfred Mann's Earthband, Whitesnake, Genesis, Deep Purple ks. Kaj strange, tiun kanton ni ŝatis ĉiuj plej multe. Neniu el ni estis iam sata pri tiu titolo. Oni povas aŭskulti ĝin milfoje, kaj eĉ tiam oni plu aŭdos ĝin kun ĝuo. Se Gabriel estus konata nur pri tiu kanto, li estus tamen jam nemortebla membro de la rokparnaso. Ĉiuj aliaj titoloj, kiom ajn bonaj ili estas, estas nur akcesora aldono al tiu unika jarcentokanto, al tiu glorkanto kaj himno por ĉiuj entuziasmaj homoj, kiuj serĉas la vojon al si. (cez)