Günter Kunert
Konata iu
Iu, kies nomo ne estu nomata, prenis ardantan feron en la manon. Kiel ne alie atendeblis,li bruligis siajn fingrojn. Kaj tiel iris kun tiu iu plu: Li ellasis neniun el la varmegaj feroj, ĉiam supozante, ke tro varmege ne estos, kvankam tamen tiel estis. Kaj ĉe la lasta fero, kiam ne nur la sciantoj fermis pro la evidenta blanka ardo la okulojn, sed ĉifoje eĉ la nesciantoj, li ĵuris ke ĝi estos maksimume varmeta: tial li metis ambaŭ manojn en la fajron. La atendita afero okazis, li tenis la vorton kaj sur la flamo liaj manoj tuj karbiĝis. Li opiniis, ke ili postkreskos. Sed tio ne okazis. Jen diris tiu persono, kies nomo ne estu nomata: „Nun mi almenaŭ ne plu povos bruligi la fingrojn al mi!“
Tio foje estas vera optimismo!
tradukis Hans-Georg Kaiser
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Aŭ alie dirite: kiom da venenaj fungoj manĝitaj de´homoj necesis por ke ni ne plu manĝu ilin? Ni lernas ankaŭ el eraroj de aliaj. Do, sekve eraroj necesas, eĉ stulteco kaj idioteco. Revoluicioj ofte eraras, kaj tamen revolucioj, laŭ marks la lokomotivoj de la historio, necesas, tiel kiel riveroj devas flui, alkvo, kiu ne fluas ekstinkas kaj veneniĝas.
Sign-in to write a comment.