Günter Kunert
Certa konatulo
Certa persono, kies nomo ne estu nomata, prenis ardantan feron en la manon. Kiel ne alie atendeblis,li bruligis siajn fingrojn. Kaj tiel iris plu kun tiu certa homo: Li flanklasis netuŝita neniun el la varmegaj feroj, ĉiam supozante, ke tro varmege ne estos, kvankam tamen tiel estis. Kaj ĉe la lasta fero, kiam ne nur la sciantoj fermis pro la evidenta blanka ardo la okulojn, sed ĉifoje eĉ la nesciantoj, li ĵuris ke ĝi estos maksimume varmeta: tial li metis ambaŭ manojn en la fajron. La atendita afero okazis, li tenis la vorton kaj sur la flamo liaj manoj tuj karbiĝis. Li opiniis, ke ili postkreskos. Sed tio ne okazis. Jen diris tiu persono, kies nomo ne estu nomata: „Nun mi almenaŭ ne plu povos bruligi miajn fingrojn!“
Tio escepte estas efektive aŭtentika optimismo!
tradukis Hans-Georg Kaiser
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.