CEZAR
KONSOLO
Se planto kreskas
tra krania okulo,
tio estas rava konsola vidaĵo,
la morto estas eterna,
sed ankaŭ la vivo...
Ĉio havas sian tempon,
lavitaj piedoj havas sian tempon
kaj ankaŭ nelavitaj.
Vivo ne estas sen morto,
kaj morto ne sen vivo.
Vino ne estu sen trinkulo,
kaj trinkulo ne sen vino...
Konsolo ne estu sen Cez.
kaj Cez ne sen konsolo.
PS: La teksto estas reago al:
www.ipernity.com/blog/katerino/744007
Sign-in to write a comment.