Cezar
Pardonu, dormulino!
Pardonu, ke mi vin jam vekas,
kaj krome, ke mi fantazias.
Enkorpe la sang‘ ekmurmuras,
dum vi plu en sonĝo malsamas.
Eĉ ie plu noktkato blekas,
dum ree jam mi ekebrias.
Vi ŝercas, rapide surspuras,
kvankam ni laŭpoze ne famas.
Ĉar vi min volupte prilekas,
mi iom tro frue en-vi-as.
Amoro ja tamen plezuras,
se ni sen horloĝo nin amas.
Sign-in to write a comment.