Eli Urbanová kaj Julio Baghy
(poeta interparolado pri papilioj)
Julio Baghy
Papilioj
Al poetino Eli Urbanová:
Gape mi vagas kun mir' en muzeo
inter subvitraj karceroj demonstraj.
Kiom da pruvoj pri esto – pereo!
Kiom da aĵoj subtilaj kaj... monstraj.
Tie, florpolvaj brilantaj juvele,
jen papilioj – surpingle – ripozas,
kun etenditaj flugiloj modele
cent krucumitajn sopirojn pripozas.
Iam vi flugis en pompo galanta
por ĉielarkajn kolorojn rebrili;
pelis vin ardo, instinkte flirtanta,
super la kampoj por nupti, jubili.
Kiel kanzonoj ravantaj vi ŝvebis,
mutaj minstreloj de l' herboj kaj floroj;
amo vin naskis, por amo vi strebis
vigle petole el foro al foroj.
Kiom da formoj, koloroj kaj arto
buntas, konkuras konkere efiki! ...
Venas – ve! – homo kun pingla ponardo
fiksi la ... formon, kaj koron ... trapiki.
Inter subvitraj karceroj demonstraj
premas min muta dolor' en muzeo ...
Kial subtilo?... Por fino tre monstra.
Kial eĉ esto?... Por vant' kaj pereo.
Eli Urbanová
"Papilioj"
Al Julio Baghy:
Nun kvazaŭ ombro kuŝas kun obstino
sur via liro. Ŝajnas, ke dum triloj
sufokas kordojn preme la sordino.
Ĉu vin ne logas plu la vivobriloj?
Pri l' papilio kanti vi forgesis
pro senflugilaj, tedaj mondbaciloj?
Pli frue tono dolĉa nin karesis,
abundis ŝercoj, pinĉis nin satiro –
La ombraj trudoj ja nur parentezis.
Avide ondas la legantspaliro,
soifa jam je via rido rima ...
Divenis vi, subiĝis al inspiro
kaj, kiel iam, en kapric' anima
vi "Papiliojn“ ree kreis arte
en helmomento, en humor' sublima.
Sed ve! Ne ŝvebas ili flirte, arde
por peti de lilioj kismielon;
en kor' pikitaj pingle – perponarde –
reflektas ili la flugilan belon
rigidan, mortan en muzea halo,
fiksite draste en vitrinkarceron. –
Bizare rava estas la regalo,
ho, bardo. Post la larm' fluinta verse
vi ekridetas; ŝiras sin vualo
de l' ombro, torturanta vin perverse.
Ni scias: cedos, cedos la angoroj,
la lum' parados sur la lir' disperse.
Ni scias: flirtos tra l' irizkoloroj
La papili' denove kun galanto,
kaj papilie al lazur' de l' foroj
jubile, gaje ŝvebos via kanto.
Sign-in to write a comment.