http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/05/frans-hodjak-tomboparolo.html



Franz Hodjak
Tomboparolo


nia generacio? unu afero almenaŭ
estas certa: oni povas ŝpari grandajn vortojn al si
ankaŭ laŭrokronojn
aŭ honorsaluton
la entuziasmo, karaj ĉeestantoj, estis granda,
estis tiel, ke ĉio aspektis alia ol ĝi estis
la tempo havis alian rapidecon
Brecht marŝis antaŭe kun fulganta cigaro
ĉio, kion oni faris aŭ ne faris, havis
precizan celon
eĉ la frizo estis politika
nenio vekis la konfidan impreson,
ke nenio ŝanĝeblus
oni tostis reciproke, sobra kaj engaĝita,
la leterpoŝtisto portis mondon en la kapojn
la interparolaj fariĝis pli kaj pli longaj
sed ĉiam, kiam la estonteco ŝajne kapteble proksimis
estis la brakoj tro mallongaj
oni iris iom malagrable tuŝite preter angulon
la objektoj subite aspektis
kvazaŭ ili estus rompitaj flugiloj
la demandoj plimultiĝis
la telefono de d-ro Marks estis ĉiam okupita
oni sidis dum noktoj antaŭ la radioaparato
oni komencis memori
al kelkaj helpis simplaj kelnerinoj
trans la seniluziiĝojn
aliaj ĉiam kaj ĉie ĉeestis
kaj tiuj estis niaj plej karaj klaŭnoj
aliaj staris antaŭ la kinejoj aliaj antaŭ la pasportoficejo
aliaj trovis tion tute en ordo
aliaj fumis de tiam pipojn

kaj tio, kio estis farenda,
oni detale forparolis.


Franz Hodjak
Grabrede


unsere generation? eins immerhin
ist sicher: man kann sich große worte ersparen
auch lorbeerkränze
oder ehrensalut
die begeisterung, liebe anwesende, war groß
es war so, daß alles anders aussah
die zeit hatte eine andre geschwindigkeit
Brecht marschierte mit qualmender zigarre voran
alles was man tat oder unterließ, hatte ein präzises ziel
selbst der haarschnitt war polititsch
nichts erweckte den vertrauten eindruck
daß nichts zu verändern wär
man trank sich zu, nüchtern und engagiert
der postbote, er brachte welt in die köpfe
die gespräche wurden immer länger
doch immer wenn die zukunft greifbar nah schien
war der arm zu kurz
man bog etwas betreten um die ecke
die gegenstände sahen plötzlich aus
als wären es geknickte schwingen
die fragen häuften sich
das telefon von dr. Marx war stets besetzt
man saß nächtelang vor dem radio
man begann sich zu erinnern
einigen halfen kleine kellnerinnen
über die enttäuschungen hinweg
andere waren immer und überall dabei
und das waren auch unsre liebsten clowns
andere standen vor den kinos
andere vor dem paßamt
andere hatten nichts dagegen
andere stellten sich um auf pfeife

und was zu tun war
gründlich
wurde es zerredet