http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/11/kion-haluvin-fantomo-deziras.html
Kion Halovin-fantomo deziras
antaŭvespere de Ĉiuj Sanktuloj
Dum tuta jaro mi atendas,
kaj tute morta eĉ ne plendas.
Mi estas halovinfantomo,
mi vivas nur dum tag' laŭ homo.
Vespertoj flugas, la kukurboj
ĉi-nokte lumas en la urboj.
Dum araneo plektas reton,
mi havas plu nur unu peton,
ke Halovino daŭru ĉiam,
ke ĝi ne finu do eĉ iam.
Sanktuloj ĉiuj restu hejme,
ceteraj festu senprobleme.

Sign-in to write a comment.