Hans-Georg Kaiser
art' pro arto I

(poemo pri la arto
diri nenion)


art' pro arto
pro aparto
tuj de l' starto
por bonfarto

jen poemo
do sen temo
sed pro emo
sen problemo

sen vizaĝo
kaj sen saĝo
nura kaĉo
pura aĉo

arta horo
por adoro
art' pro oro
kun fervoro

art' pro arto!
ombra farto
poŝta karto
el Djakarto

PS: Art' pro arto II

https://cezaroriginaloj.blogspot.de/