Hans-Georg Kaiser
Adiaŭ!
Lin paralizas la solec'.
Taverne sidas vir'.
Li trinkas brandon sen inspir'.
Li ne plu estas edz'.
Li kaŭras morna en delir'.
Li estas lasta gast'.
Li trinkas plu kaj plu sen hast'.
Desperas tre la vir'.
Ŝi estis rava, sed balast',
de l' koktelej' "Mister' ".
Nun fuĝis ŝi el lia sfer'
al klifo sen prokrast'.
Kun pajlĉapel' kaj lipomord'
ŝi staras kun ekzalt'.
La mevoj kriĉas jen el alt'.
Kirliĝas pensoj kiel hord'.
Cerbumas ŝi pri sia far',
turmentas ŝin vizi'.
Ĉu ŝi tuj saltos kaj kun kri'
de l' klifo al la mar'?
cezaroriginaloj.blogspot.de
Sign-in to write a comment.