http://popularscienco.blogspot.de/2013/12/psikologio-kial-ciuj-laudire-parolas.html



Kial laŭdire sonĝas ĉiuj pri tiu viro?


Enigma fenomeno okupas aktuale la interretanojn: Miloj de homoj laŭdire sonĝas en diversaj tempoj kaj en diversaj kontinentoj, sendepende de la aliaj sonĝuloj, pri la viro, kiun vi vidas ĉi tie supre en la enkadrigita bildo. Aŭ ĉu ili nur asertas tion? Kelkaj asertas, ke li konsolas ilin, ke ili havas sekson kun li en la sonĝoj, kaj kelkaj en la sonĝoj manĝas en restoracio kun li. Ĉu ili mensogas? Ĉu temas pri psika fenomeno? Ĉu iu permesas al si ŝercon pri ni?

La retpaĝo: www.thisman.org okupiĝas pri la enigmo. Tie oni trovas ankaŭ fantombildojn de tiu viro kaj historio de la fenomeno. Kontentiga klarigo ĝis nun ne troviĝis.

Laŭ PM, 01/2014 kaj laŭ interretaj informoj

PS: Bildoj de la stranga viro troviĝas ankaŭ en
guglo/bildoj.