http://popularscienco.blogspot.de/2013/12/egiptologiotutanhamono-hazarde-estis.html


Tutanĥamono hazarde estis rostigita

Ĝis la morto malbonŝanceco persekutis la faraonon Tutanĥamono, kiu jam mortis deknaŭ-jara. (Sur la bildo oni vidas lian mumiigitan vizaĝon kaj lian mortomaskon). Esploristoj ĉirkaŭ la brita egiptologo Kris Naunton analizis haŭtpeceton de lia kadavro kaj konstatis, ke la faraono brulis en la sarkofago. La mortulo laŭ Naunton mem ekbruliĝis, post kiam oni balzamis lin per falsa miksaĵo el oleoj. La temperaturo fariĝis pli granda ol 200 gradoj laŭ Celsio.

tradukis Donjo & Cezar laŭ PM 01/2014