http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/11/dioj-bedaurinde-ebriaj-rimpoemo.html


Cezar
Dioj bedaŭrinde ebriaj



Vagadis iam Iĥtireks'
en la areo de kompleks'.
Rezulte kaptis lin perpleks'
kaj li kurbiĝis laŭ refleks'.

Sed proksimiĝis eĉ en flug'
kun fulmrapido Pekinug'.
L' terenon, lin eĉ sen hezit',
ĝi voris tuj kun apetit'.

La ĉionpova Superreks'
ekvidis ĉion tra konveks'.
Laŭ spegulbild' de l' lentofagoj
li notis ĉion tuj sub „Plagoj“.

De l' skribskrapista Supra Maks'
eliris urĝa fi-fa-faks':
„Dioj dormas pro ebri'.
Nur esper' plu por ni."