http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/11/spektakla-akrobatiko-en-la.html



© Foto: Seegers

Fiorella Mucignat (maldeskstre), Christiane Karczmarzyk (sube) kaj Nele Steen (supre) apartenas al la grupo „New Power Generation“ de la gimnasta ligo de Oldenburg kaj faros kun la programo „ Artfajro de la gimnastiko“ turneon tra Germanio.

La reĝisorino de la prezentado, Heidi Aguilar, vizitos kun sia internacia ensemblo dudek germanajn urbojn. La profesiaj akrobatoj kaj cirkartistoj estas interalie el Kanado, Ukraino, Kolumbio kaj Japanio. La titolo de la nova prezento „Esperanto“ apogas sin je la samnoma internacia lingvo kaj en tiun senco estu alludo pri fantaziriĉeco kaj popolinterkompreniĝo. La ideo de la reĝisorino estas unuigi diversajn movartojn el la tuta mondo. La teamo volas montri, ke la giminastika arto povas esti internacia komuna korpolingvo.

Enhave la prezento kunligas klasikajn gimnastikajn disciplinojn kiel la rekon kaj la paralelon kun diversaj prezentadaj efektoj: Rui Ling ekzemple estas monde unuaranga artisto je la strapatoj (pendantaj ŝnuroj kun teniloj) kaj jam konata al granda publiko de la „Cirque du Soleil“. La artista duopo „Chilly und Fly“ el Kanado fascinas kun sia nova akrobatikprezento sur tri metrojn alta podio. La monde konata rusa gimnastino Anna Pavlova kaj je la ekvilibra trabo kaj je la grundgimnastiko volas pruvi sian gimnastikan ĉampionecan elstarecon. La kanada grupo „ReCircle Collective“ simbolas per kvin Cyr-Wheels (cirkradoj), kiuj estas ekipitaj kun koloraj lumiloj, la olimpikajn ringojn kaj tiel alegorias la ideon de la programo „Esperanto“.

Je la unua fojo patroprenas en tia turneo rajtas la grupo „ „New Power Generation“ el la gimnistika ligo de Oldenburgo. Tio estas por ni granda honoro, rajti partopreni kiel amatoraj sportistoj en la programo. „Kutime la kerno de la teamo konsistas nur el profesiaj gimnastikartistoj“, diris la trejnistino de „New Power Generation“, Christiane Karczmarzyk. Ĉirkaŭ du jarojn la Oldenburg-anoj perfektigis la sesminutan koreografion. La spektistoj atendas miksaĵo el ritma gimnastiko, akrobatiko kaj artgimnastiko. Speciale atentofrapa estos la zebraj kostumoj de la akrobatoj el Oldenburg. La sportistoj montros interalie aŭdacan surkapan staradon en alto de kvin metroj kaj plurfojajn duoblajn transkapiĝojn.

En Bremeno la artistoj prezentos sin en la programo „Esperanto“ jaŭde je la 2-a de januaro kaj vendrede je la 3.a de januaro de la jaro 2014 en la urbohalo. (ÖVB-Arena).

tradukis Cezar