El Cristo de Palacagüina
Kristo de Palacaguino
kanto el Nikaragvo
En la montoj de la Segovia
oni vidis nokte leviĝi strangan brilon el la valoj,
kiu lumigis la maizkampojn.
La lumo plenigis la vilaĝojn ĉirkaŭe.
En Palacaguino naskiĝis Kristo,
filo de la povra José kaj de lia edzino Maria.
Ĉiuj homoj iris por rigardi lin kaj donacis al li
anstataŭ mirho kaj incenso, panon kaj fruktojn.
José dure laboras tage kaj nokte
en la lignaĵistejo.
Lia edzino revas pri tio,
ke la filo fariĝu iam lignaĵisto
kiel lia patro.
Sed tiu pensas,
ke li morgaŭ estos
gerilano.
En Palacaguino naskiĝis Kristo.
Sign-in to write a comment.