http://popularscienco.blogspot.de/2013/10/la-tago-kiam-napoleono-pereis-200-jaroj.html

La tago, kiam Napoleono pereis



En ĝi okazis la plej granda batalo de la historio – kaj ĝi fariĝis la plej granda malvenko de la franca imperiestro. La Batalo de l' Popoloj ĉe Lepsiko estis la fino de Napoleono. Kaj ĝi ŝanĝis Eŭropon.



La tero estas mola, dum tagoj pluvis, kaj plu la vetero estas seka kaj nebula. La soldatoj sinkas denove kaj denove en la ŝlimo, ĉiu paŝo estas streĉa. Sed ĝuste tiutage ĝi okazu. Je tiu 16-a de oktobro en la jaro 1813 la regado de Eŭropo fare de Napoelono Bonaparte finiĝu. 205 ooo soldatojn kunigis la aliancanoj de Prusujo, Ruslando kaj Aŭstrio, kaj la svedaj trupoj almarŝas. La franca imperiestro kolektiĝas 190 000 armeanojn ĉirkaŭ si. Je la naŭa vespere komenciĝas la plej granda batalo de la homaro ĝis tiam.


Por Napoleono ĝi estas la plej grava batalo de sia vivo. Dum jaroj li kondukis sian Grande Armée de triumfo al triumfo, okupas duonon de la kontinento. Sed en aŭtuno de la jaro 1812 lia statuso de nevenkeblo disrompiĝis: La militiro en Ruslando fariĝis katastrofo por la francoj – kaj ĝi fariĝis la startsignalo por la eŭropaj Liberigaj Militoj. Iom post iom la iamaj aliancanoj deturniĝis de Napoleono kaj ekribelis kontraŭ la okupantoj. Tiel ekestis alianco de Prusujo, Ruslando, Aŭstrio kaj Svedio – kronita de la Batalo de l' popoloj ĉe Lepsiko. Tie en la nordokcidenta angulo de la reĝolando Saksujo – tiam ankoraŭ aliancano de la francoj – decidis sin la sorto de Eŭropo, kaj la sorto de Napoleono.

La venkosonoriloj sonoras tro frue

Je tri frontoj la aliancanoj atakas la francojn je la 16-a de oktobro. Oni batalas pri ĉiu metro. La batalo en Markleeberg en la sudo de Lepsiko montras, kiel longedaŭra kaj senkompata la luktado estis: Nur post la kvara konkero sukcesis al la regimento de la prusa generalfeldmarŝalo grafo Frederiko Kleist de Nollendorf definitive forpeli la francojn el la malgranda vilaĝo. Antaŭe la soldatoj, sub la komando de la pola generalo Józef Antoni Poniatkovski , kiuj estis aliancanoj de la francoj, denove kaj denove rekonkeris Markleebergon. La armeo de Napoleono montriĝis denove obstina. Ankaŭ la imperiestro mem rajdis en la batalon. „La plej malbona en ĉiuj afero estas la sendeciditeco“, tiu ĉi devizo de Napoelono ankaŭ ĉe Lepsiko fariĝis realeco. La 16-a de oktobro fariĝis unu el la plej sangaj tagoj de la monda historio.

La malamikoj recikproke kontraŭstaras en nura distanco de dudek metroj. Tridek sekundojn daŭras, ĝis infanteriano povas reŝarĝi sian muskedon. Dudek manipuloj necesas por denove povi pafi – se ne estas tro malfrue ĝis tiam. En la propra pulvonebulo nur malfacile ekkoneblas, ĉu la kontraŭuloj jam pafis aŭ eble jam alkuras kun sabro. La perdoj je ambaŭ flankoj estas eksterordinaraj, la milithospitaloj en la urbo estas tro plenŝtopitaj. Ĉar la aliancanoj apenaŭ povas konkeri gravajn poziciojn, Napoleono posttagmeze jam sonorigas la sonorilojn en Lepsiko – kiel signon de l' venko.

La saksoj transkuras al la malamiko


Sed la alianco triumfas: 100 000 soldatoj aperas kiel plifortigo je la dua tago de la batalo ĉe Lepsiko. Post la 17-a de oktobro, en kiu apenaŭ estas bataloj, sekvas tagon pli poste la granda atako de la aliancanoj. La oferton de Napoleono pri intertraktadoj la aliancanoj rifuzas. „La plej granda militestro de sia tempo“, kiel nomis lin eĉ la malamikoj, ne plu havas bonŝancon. Tro granda estas la fortosupereco de la kontraŭa armeo ŝvelinta ĝis 300 000 soldatoj. Sed la francoj brave defendas siajn poziciojn. La imperiestro mem komandas regimenton en la sudo de la urbo ĉe Probstheida. Sed iom post iom la municio de la francoj elĉerpiĝas. Sed nova municio ne plu havigeblas, ĉiuj alirvojoj estas baritaj. Kiam posttagmeze ĉirkaŭ 5 000 saksaj soldatoj flanke de la francoj transkuras al la malamiko, eblas nur plu retiriĝo por la francoj – sed guste por tiu la francoj ne estas bone preparitaj. Nur ponto trans la rivero Elster estas la savelirejo por la „Granda Armeo“. Kiam la aliancanoj matene de la 19-a de oktobro enmarŝas Lepsikon, kaoso ekas. Kvankam ankoraŭ ne ĉiuj francoj iris trans la riveran ponton unu el iliaj suboficiroj eksplodigas ĝin. Tiel al miloj de la francoj la retiriĝa vojo estas barita, oni aŭ kaptas aŭ mortigas ilin.

1500 mortintoj en ĉiu horo

La francoj perdis 38 000 armeanojn, flanke de la aliancanoj estas pli ol 70 000 soldatoj. En ĉiu horo mortis ĉirkaŭ 1 500 viroj, Lepsiko fariĝas amastombejo. La mortuloj kuŝis en la stratoj, sur la kampoj. Malsanoj disvastiĝis, daŭris monatojn ĝis ree normaleco revenis en la urbon. Por Napoelono ĝi estis la fino de sia regado. Li devis komplete retiriĝi el la germanaj terenoj. Eĉ pli: „Komence de la jaro 1814 la aliancanoj enmarŝis Francion, renversigis Napoleonon kaj ekzilis lin sur la meditereanean insulon Elba. En la Viena Kongreso mallonge post tio oni decidas la novordigon de Eŭropo. Sed kelkaj progresivaj reformoj kaj verkoj de la malgranda batalema franco ne lasas malhelpi aŭ forigi sin: lia Code Civil (Kodo Civila) kun la kontraŭdiraj maksimoj „egaleco antaŭ la leĝo“, „libero por ĉiu“, aŭ „protekto de la privata posedo“ ĝis nun ludas certan rolon en la tielnomataj demokratioj.

tradukis Donjo kaj Cezar laŭ artikolo de Thomas Jordan

PS: La verkisto B.Traven nomis la „Liberigajn Militojn“ la „Liberoneniigajn Militojn“, kaj ankaŭ tiu sinteno estas ne nur simple malĝusta, sed parte kruda vero. (donjo & cez)


Pluaj videoj el Lepsiko

Batalo de l' popoloj ĉe Lepsiko en youtube
Fotoalbumo: Batalo de l' popoloj 1813