Nazim Hikmet
DONKIĤOTO
Kavaliro, vir' kun juna kor',
restis kvindek jarojn prudentulo,
ĝis la tago venis de l' postulo,
ke por vero agu li en for',
por justec' kaj bel'.
Kontraŭ stult' giganta, rekte do trotante,
rajdas li sur l' dorso de l' skeleto
de l' tragikkuraĝa Rocinante.
Se la koro pezas pro sopiro,
se ĝi brulas, nek vent' nek neĝ' nek veoj
povas helpi vin, ho, Donkiĥoto,
nur atakoj kontraŭ ventomuelejoj.
Prave, Dulcinea ja plej belas!
Kriu do al komercistoj ĝin.
Se malam' vin batas, vipas, mokas,
rompos ja nenio vin.
Nevenkeblas la soif' de l' koro.
Kaj el peza pelv', mucida tero,
kreskas via fajro, ke, pro flamfavoro,
Dulcinea belu pro fiero.
Nâzım Hikmet
Don Quichote
Ritter, dem die Jugend nie entglitt,
fünfzig Jahre schlug sein Herz vernünftig,
bis ein Tag ihn mitriss, dass er künftig
für die Wahrheit, für die Schönheit stritt,
für Gerechtigkeit.
Gegen dumme Riesen trabt ins Unbekannte
Don Quichote auf dem schmalen Rücken
seiner tragisch-tapfren Rosinante.
Wenn ein Herz von großer Sehnsucht schwer ist,
wenn es brennt, so kann' s kein Schnee, kein Wind kühlen;
nichts bleibt dir zu tun, mein Don Quichote,
als Attacke reiten gegen Windmühlen.
Recht so: Dulcinea ist die Schönste!
Rechts so, schrei's den Krämern ins Gesicht
Mag ihr Hass dich schlagen, quälen, höhnen,
Du bist der, den keiner bricht.
Unbesiegbar ist der Durst des Herzens.
Und aus schwerer Schale, dumpfer Erde,
immer höher flammst Du, dass in Deiner Flamme
Dulcinea immer schöner werde.
Cezar
Donkiĥoto en labirinto
Donkiĥoto kun lanco
enireje
de la labirinto
marde malfermita
transdono de la identigilo
oficejo 1
oficejo 2
oficejo 3
Donkiĥoto
volas havi glason da mosto
ekscitiĝo
stampovizaĝoj
studado de leĝoj
loooooooongedaŭra foliumaaaaaaaaado
tik-tak-ado de horloĝoj laŭ helika tempo
laŭta minacanta nombrado
de la kavaliero de la Mancha:
9
8
7
6
5
4
3
2
1
0,5 ...
Li mallevas la lancon, rapidega forpreno de la lanco
SOS-VOKOJ
ĉefvizaĝoj
viroj kiuj portas la mondon kiel globon sub la brako
post ili iliaj papagoj
kaj iliaj marionetaj pupetoj
kun rabobirdaj vizaĝoj
Donkiĥoto estas tre soifa
kolera ŝŝŝŝ-----ooooooovado de skrib----krkkkkk----tabloj
notado de la okazaĵoj sur notfolion.
fermado de la sekcio por disipo
oficejo 3
oficejo 2
oficejo 1
transpreno
de la identigilo
fare de la tre nekontenta Donkiĥoto
ĉe la orumita elirejo
de la
labi
rin
to
admona rigardo
kaj minaca aludo
ke oni povus trakti ankaŭ alie la ...
fermado de la labirinto
kun
samtempa
elpuŝado de Donkiĥoto de la Mancha
el la sanktaj haloj...
Finon
kaj punkton!
PS: Mi verkis la poemon en la glasnost-tempo, pro tio la glaso da mosto, kiun postulas Donkiĥoto. Oni ja ne ĉiufoje tuj devas laŭte elkrii tion, kion oni celas, ĉu ne? Sed kelkfoje, speciale dum ribeloj kaj revolucioj tio necesas, se jam temas pri la la forbalao de reakcia regantaro.
Mikaelo Giŝpling
Kanto pri donkiĥotoj
Don Quijote de la Mancha,
Inĝenia la hidalgo...
Sur la longa voj' disbranĉa
Vin minacas kruc' kaj galgo
Sed kun vervo kaj fiero
Luktas vi, rajdant' naiva --
Dum vi vagas sur la tero
Konscienco estas viva.
Glitas ombroj sub la luna bril'
Kaj klakklakas hufoj resonante...
For de la senhonta kamaril'!
Trotu plu, fidela Rocinante!
Jam longega estas la distanc'
Ĝis la iam forlasita hejmo...
Ĉe la mano pendas akra lanc'
Sur la kap' radias kupra helmo.
Ne zorgante pri filistra dec'
Tra sennombraj urboj kaj anguloj
Rajdis vi, adeptoj de justec'.
Sindonemaj trampoj kaj stranguloj.
Kiel nigraj monstroj el delir'
Muelejoj staras ĉe vojrando...
Levu lancon, brava kavalir'
Kaj galopu al la aĉa bando!
La grandeco ne konfuzis vin --
Al kolos' vi ĵetis vian ganton,
Sed vi mem pereis sub ruin',
Se vi nur faligis la giganton.
Vi batalis kontraŭ hida drak'
Kaj defiis sangavidan ogron,
Sed ne sentis antaŭ la atak'
Singardemon kaj hontindan sobron.
La mensogo sur la tuta ter'
Plektas sian reton aranean,
Sed vi amis lumon de la ver'
Certe pli ol vian Dulcinean.
Se viktimoj ploras pro ofend',
Se perforto premas kaj molestas,
Dum komuna timo kaj silent'
Sole vi indignas kaj protestas.
Kia granda estas la abund'
Da servilaj sklavoj kaj kanajloj!
Kaj doloras la malnova vund',
Kaj la mokoj vipas kiel hajloj...
Tre ŝanĝiĝis nia vasta mond',
Sed ĝis nun, fidelaj al la votoj,
Kiel volontuloj al la front',
Ĉiam venas novaj donkiĥotoj.
Malaperis la fabela hord'
De la monstroj el la temp' obskura,
Sed aperas iu nova fort',
Ĉiam pli danĝera kaj terura.
Pretaj al batal' kaj polemik'
Vojas vi tra jaroj kaj tra mejloj...
Glavon sor! Jen nova malamik' --
Kaj ĉi-foje jam ne muelejoj!
Don Quijote de la Mancha,
La hidalgo inĝenia,
Kun la glavo ambaŭtranĉa
Rajdas en jarcento nia.
Rajdu plu, por ke ekzistu
Kontraŭstaro kaj opono,
Por ke ĉiam ni rezistu
Al malico kaj malbono.
04.93.
en El sisma zono, Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1994, p. 64-66
Sign-in to write a comment.