http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/10/goya-la-dormo-de-la-prudento-naskas.html



Goya: La dormo de l' prudento
naskas monstrojn


(hisp. El sueño de la razón produce monstruos) estas grafika verko (akvaforto kaj akvatinto) de Francisco Goya

Estas la 43-a el entute 80 bildoj el lia kolekto publikita en 1799 "caprichos" (E-e: "kapricoj", kaj ĝi apartenas al la plej gravaj kaj plej interpretitaj grafikaj verkoj de la arthistorio, origine planita kiel titolpaĝo de la kolekto.

Ĉar "sueño" signifas kaj "dormo" kaj "revo" la verko interpreteblas en la plej diversaj manieroj: ĉu la "monstroj", post la artisto kliniĝanta sur la desegnotablo, aperantaj fone estas leviĝantaj produktoj de la desegnisto laŭ sonĝo au ĉu ili ekestas, se la prudento ne estas vekigata, sed blokita? Laŭe: Ĉu li kritikas ĉi tie la prudenton, la klerigan movadon, ĉu Goya male subtenas, fortigas ĝin?

trad. Cezar el la Libera enciklopedio