Leteroj de Darvino rete legeblas
Karolo (Charles) Darvino estis pasia verkanto de leteroj. Preskaŭ ok mil leterojn li skribis en sia vivo. 6530 leterojn oni sendis al li. La fondinto de la moderna evoluteorio interkorespondis kun dumil homoj, inter ili sciencistoj, diplomatoj, ekleziuloj, ĝardenistoj kaj bredistoj de kolomboj. Kvinmilo da leteroj, kiujn Darvino skribis kaj ricevis ĝis la jaro 1865, estas metitaj en la interreton, kie ĉiu povas klaki ilin sub: www.darwinproject.ac.uk
Inter la leteroj troviĝas dokumentoj, kiujn li skribis dum sia fama esplorvojaĝo kun la ŝipo "Beagle" (1831-1836), kaj kiujn li skribis en tiu tempo, kiam li verkis la publikaĵon pri "Origino de l' specioj", eldonitan en la jaro 1859. Multaj leteroj respegulas krome la junan Darvinon kun ties gravaj kaj ne tiom gravaj zorgoj. La datumaron, kiun administras la Universitato de Kembriĝo, oni pliampleksigas per ĉiama aldonado de pliaj digitaligitaj leteroj.
(Hans-Georg Kaiser laŭ FAZ)
https://popularscienco.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.