Armiloj malgrandaj
Kiuj armiloj estas malgrandaj armiloj?
Unuopulo devas porti kaj uzi ilin. Al tio apartenas la rusa Kalaŝnikov, la israela Uzi-mitraleto kaj eksplodiloj kiel grenadoj.
Kiel danĝeraj ili estas?
La armiloj kun tiu sendanĝera nomo validas kiel la amasmortigiloj de la 21-a jarcento. Interalie kriminalaj bandoj kaj gerilanoj uzas ilin.
Kiom da ili ekzistas?
Mondvaste ĉirkaŭ 900 milionoj da ili. Ĉiujare mortas ĉirkaŭ 400 000 homoj per malgrandaj armiloj, taksis tion Amnestio Internacia.
Kiun rolon ludas ekzemple Germanio?
En la internacia armila negoco Germanio kiel produktanto kaj eksportanto de malgrandaj armiloj troviĝas sur la tria loko de la plejvendistoj. La stormfusilo G3 estas kvazaŭ la rolsrojso (Rolls-Royce) sur la armila merkato.
Sign-in to write a comment.