Ĉu groto, ĉu kaverno?
Ambaŭ vortoj nomas kavaĵojn (en montoj aŭ subtere), kiuj dum milionoj da jaroj ekestis per geologiaj procesoj. Ĝis hodiaŭ multaj homoj uzas la vortojn samsignife, ĉar definitiva difino ne ekzistas. Ĝenerale oni povas diri, ke kaverno oni nomas grandajn nature ekestintajn sistemojn de haloj kaj irejoj. La vorto groto implicas, ke temas pri unuopa halo aŭ malgranda kavaĵo. Ankaŭ de homoj konstruitaj kavaĵoj, ekzemple kiel aranĝelemento en ĝardenoj, estas nomataj grotoj. Ĉe ejoj, kiuj estis priloĝataj de prahistoriaj homoj aŭ uzitaj kiel kultejo, oni parolas pri kavernoj.
Sign-in to write a comment.