http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/10/autunaj-impresoj-pri-la-lasta-elekto-de.html


Aŭtunaj impresoj pri la lasta elekto de la federacia parlamento en Germanio

Dum la balota spektaklo oni forgesis iel tute, ke la aŭtuno komenciĝis. Antaŭ ni estas tiu tempo, kiu disponigos krom abundaj rikoltoj, krom gaja folifalado kaj ĝojiga konservado de fruktoj ankaŭ netravideblajn nebulojn, turmentantan triston kaj la unuajn noktofrostojn. Kaj spite al kelkaj ankoraŭ sunaj tagoj jam disvastiĝas la malbonaŭgura diveno pri daŭra frido kaj tro da tenebro. Jen intertempo. Sentoj ŝanceliĝas inter la gaja kanto pri la aŭtuno, kiu staras sur la eskalo por pripentri foliojn kaj la aŭtuna ĝemado de Rilke „Kiu nun ankoraŭ estas sola longe estos tia.“ Tiel rigardate, estas la samtempa renkontiĝo de meteorologio kaj politiko tiel adekvata kiel la proverba pugno sur la okulo, ĉar la tenebro komenciĝis precize je la 18-a horo de la balotvespero en tuta Germanio. La partio FDP plej suferige eksentis, kiel krude kaj brutale la vento nun ekblovas, ĉar la baloto simple forblovis ilin. Sed ankaŭ la verduloj, la socialdemokratoj kaj la maldekstruloj ne turniĝis tute seke el la pluvo, kiu falis forte sur ilin. Nur la federacia kancelierino povis orumigi la grizan tagon kaj bezonis por tio eĉ ne alkoholon „Je tagoj, kiel en tiuj, ni havos ankoraŭ eterne tempon“, kantis ŝiaj ebriaj rikoltaj helpantoj - sed vekiĝis sekvamatene tamen kun postdrinka naŭzo. La eternan tempon uzas nun unuavice la aliaj, kiuj per la ora vino je la balota vespero antaŭ ĉio batalis kontraŭ la propra sobriĝo. Kaj egale, ĉu la partio CDU/CSU atingos memmortigan pirho-venkon aŭ tamen ankoraŭ trovos iun partneron, kiun ĝi povos buĉi per brakumo, en ĉiu kazo daŭros ankoraŭ certan tempon, ĝis venos la rikolta dankfesto. Kiu havos kaŭzon por danki, ankoraŭ ne estas certa.

Laŭsence, sed ne laŭvorte tradukis Cezar el la gazeto nd (Nova germanio), la artikolon v rkis Gabriele Oertel

PS:
Reĝo Pirrho I. iam diris: „Ankoraŭfoje tia venko, kaj ni estos perditaj“. Pirrho-venko estas metaforo por tro multekosta aŭ eĉ memmurdiga venko. (cez)



Cezar
Aŭtuno


Se en aŭtun' foliofalo
ĝojigas nin per bunta vest',
promenas ni laŭ festobalo
preter la lago kun modest'.

Ni tenas ambaŭ nin ĉemane
eĉ eksilentas pro ador',
ni pensis hejme jam ne vane:
ke Sun' penetros ĝis la kor'.

Remistoj remas tre proksime,
ĉe arb-ale' sub borda rand'.
Kaj la foliaj akvareloj
orlumas kiel foliant'.

Ni ekebrias de l' koloroj,
ni vadas tra flamanta mar'.
Somero pasis, belaj horoj.
Foli-susuras jam la jar'.