Hans-Georg Kaiser
Konversacio de vulgara ino
kun enamiĝinto je Kristnasko
Li:
"Kara mia, bela ino,
kisu min kun fest-inklino.
Abisvelta Kora Rido,
estu plena de konfido."
Ŝi:
"Festfuŝulo kaj stinkul',
misnaskit' de blinda kul',
ŝtipkapula laca sak',
estas vi nur vrak' en frak'."
Li:
"Dolĉa ino, via flustro
brilas kiel kristnasklustro.
Ha, mi ŝatas vian voĉon,
la kaskadan vortdiboĉon."
Ŝi:
"Fekokota trofurzul',
sermkraĉul', poeta nul',
memfikulo per karot',
eksilentu, idiot'."
Li:
"Sanktulino dolĉa mia,
vin mi amas, ho, pasia.
Kristnaskflor', vi, pro adoro,
estas ĉef' de mia koro."
Ŝi:
"Fia bufo, id' de hund'
buŝfetora el pestgrund'.
Viakape mankas klap',
eble helpos pispotfrap'!"
Konversacio de vulgara ino
kun enamiĝinto je Kristnasko
Li:
"Kara mia, bela ino,
kisu min kun fest-inklino.
Abisvelta Kora Rido,
estu plena de konfido."
Ŝi:
"Festfuŝulo kaj stinkul',
misnaskit' de blinda kul',
ŝtipkapula laca sak',
estas vi nur vrak' en frak'."
Li:
"Dolĉa ino, via flustro
brilas kiel kristnasklustro.
Ha, mi ŝatas vian voĉon,
la kaskadan vortdiboĉon."
Ŝi:
"Fekokota trofurzul',
sermkraĉul', poeta nul',
memfikulo per karot',
eksilentu, idiot'."
Li:
"Sanktulino dolĉa mia,
vin mi amas, ho, pasia.
Kristnaskflor', vi, pro adoro,
estas ĉef' de mia koro."
Ŝi:
"Fia bufo, id' de hund'
buŝfetora el pestgrund'.
Viakape mankas klap',
eble helpos pispotfrap'!"
PS: Iom laŭ ideo de la germana folkmuzikisto Jens Paul Wollenberg, kiu verkis poemon pri la sama temo.
https://cezaroriginaloj.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.