Edwin de Koeck
Lamento
Kiel abomeninde sin scii jam ne juna!
Kriu, koro, ho, kriu! Rifuzu la ŝajnigon,
ke la vivfortojn kompensas iu griza saĝo,
la korespondojn al la sentumaj belegaĵoj
mezaĝa maturiĝo. Mensogoj! Ne, mi scias,
ke unu freŝa knabina korpo en la brakoj,
senmanke adorinda, tritike bonodora -
fasko kiun ĝustatempe provizis la ter'
abunda – valoras pli ol ĉiuj penaj jaroj,
dum kiuj menso pentas sed kaŝe postsopiras
sian impulsemon. Bedaŭro estas doloro
dum malmagiiĝas ĉio – sango senpasia,
birdkanto nuraj bestaj krioj, kaj la junulo
antaŭ ĉi dudek jaroj ridinta en la luno
sulkfrunta nun; io erodis la vizaĝon.
Ĉu oni asertas: tiu tempo estas stulta,
miscela, nur instinkta kaj iel forpuŝa?
Se jes, la korpo tamen montriĝis perceptilo
ne eluzita. Mi perdis ion ĝuste kie
mi forlasis la senpripenson, la korpan junon,
por fariĝi modera, saĝa, kaj malvarmeta.
Estu vorte sagacaj, jes, kiom ajn vi volus,
mistrakte pri palpeblaj realaĵoj. Sed diru,
kion la futuro kapablas proponi kion
la pasinteco ne jam perdis? - Ĉit, filozofoj;
mi tre memoras adorindaĵojn – ho brakpleno!
Kaj kriu, koro, kriu! Mi scias min jam ne juna.
Rifuzu la ŝajnigon! Kiel abomeninde!
1967
Sign-in to write a comment.