Kreml-kontraŭulo Aleksej Navalny de tribunalo estis verdikita je kvin jaroj da punkoncentrejo
La Kreml-kontraŭulo Aleksej Navalny de tribunalo estis verdikita je kvin jaroj da punkoncentrejo, ĉar li laŭ la "konvinko" de la juĝistoj defraŭdis kiel konsilanto de la liberala guberniestro en la provinco Kirov laŭdire 10 mil kubikmetrojn da ligno kun valoro de 400 mil eŭroj.
Navalny je la lasta merkredo ricevis la agnoskon kiel urbestrokandidato en Moskvo, sed laŭ AFP li povus partopreni la elekton nur en tiu kazo, se oni ne estis verdikta lin al puno.
La aktivulo Navalny estas rigardata kiel sekreta heroo de la moderna rusa mezklaso, kiu sopiras alian Ruslandon, en kiu oni ne forigas opoziciulojn, en kiu oni ne enprizonigas manifestantojn kaj ne silentigas kritikemajn ĵurnalistojn.
En sia blogo ankoraŭ je la antaŭvespero de la verdikto li alvokis la rusojn al organizita rezisto kontraŭ la rusa registaro. "Plej grave estas, ke ni kolektu ĉiun nian kuraĝon, ke ni deskuu nian malbonfartemon kaj alfrontu la problemon", verkis la 37-jara juristo.
En la alvoko li komparas la rusan registaron en Mosko al bufo, kiu hazarde suriĝis la kranon de naftodukto. Per si mem la bufo laŭ li ne malaperos de tie, sed oni ja devos puŝi per bastono ĝin malsupren aŭ forigi ĝin per kunrulita papero.
Sign-in to write a comment.