Joakimo Ringelnac
Ruĝĉapulino
(parodio)
Do, gebuboj, se vi foje kvin minutojn povus fermteni la lukojn, jen mi volus rakonti al vi la historion pri Ruĝĉapulino, se mi ankoraŭ povos kungrati tion. La maljuna kapitano Virokobold' rakontis tion al mi, kiam mi ankoraŭ estis tiom malgranda kaj stulta kia vi nun. Kaj kapitano Virokobold' neniam mensogis.
Do, lissen to mi. Jen foje estis knabineto. Tiun oni titolis Ruĝĉapulino - do oni nomis ŝin tiel. Ĉar ŝi tage kaj nokte havis ruĝan ĉapon sur la kapo.Tio estis bela knabino, ruĝa kiel sango, blanka kiel neĝo kaj tiel nigra kiel ebono. Kun tiom grandaj rondaj okuloj kaj kun tiaj tute dikaj, malantaŭe kaj antaŭe – nu, mallonge dirite, jen diable bela, mirinda kaj pura junulino.
Iutage la patrino sendis ŝin tra la arbaro al la avino; tiu kompreneble estis malsana. Kaj la patrino donis al Ruĝĉapulino korbon kun tri boteloj da hispana vino kaj du botelojn da skota viskio kaj botelon kun tritika brando el Rostoko kaj botelon da sveda punĉo kaj botelon kun kuminbrando kaj ankoraŭ kelkajn botelojn da biero kaj kukon kaj similajn aĵojn, por ke la avino foje fortigu sin.
„Ruĝĉapulino“, diris eĉ aldone la patrino: „Ne deflankiĝu de la vojo, ĉar en la arbaro estas sovaĝaj lupoj!“ (La tuta afero certe deruliĝis ĉe Nikolajev aŭ ie en Siberio). Ruĝĉapulino promesis ĉion kaj ekiris.
Kaj en la arbaro ŝi renkontis la lupon. Tiu demandis: „Ruĝĉapulino, kien vi iras?“ Jen ŝi rakontis al li ĉion, kion vi jam scias. Kaj li demandis: „Do, kie loĝas via avino?“
Kaj ŝi diris tion tute precize al li: „Bofrata strato 13, je ebena tero.“
Kaj jen la lupo montris al la infano sukajn frambojn kaj fragojn kaj delogis ŝin de la vojo en la profundan arbaron.
Kaj dum ŝi diligente plukis berojn, la lupo kuris kun plenaj veloj al la bofrata strato 13 kaj frapis terebene ĉe la avino la pordon.
La avino estis misfidema maljuna inaĉo kun multaj dentobreĉoj.
Tial ŝi demandis bruske: "Kiu frapas je mia dometo!"
Kaj jen la lupo respondis ekstere kun ŝanĝita voĉo: „Estas mi. Dormanta Belulino!"
Kaj jen la maljunulino vokis: "Envenu!"
Kaj jen la lupo enrapidis kiel sago en la ĉambron. Kaj jen la maljunulino ĵus vestis sin kun noktojako kaj metis sian noktoĉapon sur la kapon kaj manĝegis la lupon kun haŭto kaj hararo.
Intertempe ruĝĉapulino devojiĝis en la arbaro. Kaj kiel estas tiaj pisstultaj knabinoj, ŝi komencis laŭte ploregi. Kaj tion aŭskultis la ĉasisto en la profunda arbaro kaj rapdis tien. Nu, kaj kial koncernu tio nin, kion ambaŭ profunde en la arbaro intencis fari, ĉar intertempe fariĝis tute malhele, ĉiukaze li kondukis ŝin al la ĝusta vojo.
Do ŝi rapidis nun en la bofratan straton. Kaj jen ŝi ekvidis, ke ŝia avino estis tiom ŝvelinta, ke ŝi ekstere tute dikiĝis. Kaj ruĝĉapulino demandis: „Avino, kial vi havas tiajn grandajn okulojn?“ Kaj la avino respondis: „Por ke mi povu vidi vin pli bone“.Kaj jen ruĝĉapulino demandis plu: "Avino, kial vi havas tiajn grandajn orelojn?“ Kaj la avino respondis: „Por ke mi pli bone povu aŭskulti vin!“ Kaj jen Ruĝĉapulino demandis plu: "Avino, kial vi havas tian grandan buŝon?" Sed tio ja ne estas bona, se infanoj diras ion tian al plenkreskula avino. Do la avino fariĝis sovaĝa kiel vulpo kaj ne plu eligis vorton, sed manĝis la kompatindan ruĝĉapulinon kun haŭto kaj hararo. Kaj tiam ŝi ronkis kiel baleno. Kaj ekstere ĝuste preteriris la ĉasisto. Kaj tiu miris pri tio, kiel tia baleno venis en la bofratan straton. Kaj jen li ŝarĝis sian pafilon kaj tiris longan tranĉilon el ingo kaj enpaŝis, sen frapi la pordon, en la ĉambron. Kaj jen li vidis hororigite anstataŭ baleno la ŝvelintan avinon en la lito. Kaj - diavolo caracho! - Jen matroso tuj povus sterni sin pro surprizo laŭlonge de la ferdeko! - Estas apenaŭ supozeble! - Jen la maljuna manĝegema inaĉo voris ankaŭ la ĉasiston!
Nu, jen vi gapas, gebuboj, kaj malfermŝiras la faŭkojn kvazaŭ ankoraŭ io venus aldone. - Sed nun foje forŝteliĝu el la vento, alikaze mi galopigos vin. Al mi jam sen tio la gorĝo tute sekiĝis pro la stultaj historioj, kiuj ĉiuj estas nur mensogitaj kaj elfurzitaj! Ekmarŝu, for! Lasu vian patron nun iom drinki – superflua fiŝeca idaro.
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
https://cezartradukoj.blogspot.com/

Sign-in to write a comment.