http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/06/internacia-tago-de-l-ino-en-la-jaro-2010.html



Cezar
Internacia Tago de l' Ino
en la jaro 2010



Ha, min kaptas vigla sent',
Vivu ina gent'!
Gratulon, damoj,
Pro la tago!
Jen roz' pro konsent'!

Al vi mia kompliment'
Kison, kaj sen pent'!
Portas ja ĉion
Via amo.
Festu kun kontent'!

PS: —laŭ la ĉineska versformo 'Zuihuayin' (ebrio en la ombro de l' floroj) skemo: (7,5,545)x2 a,a,xxa