Hans-Georg Kaiser
Husaro
(pri heroo)
La husaro sur ĉeval'
mortis iam en batal'.
Jen en valo kuŝas li
pro patria sentebri'.
Husareto estis li,
infanaĝe jam kun kri'.
Sur la karusel' foire
li atakis jam tre vire.
PS: Franca husaro laŭ Vikipedio Pliaj bildoj pri husaroj en Guglo
PSS: Karuseloj povas esti ankaŭ tute ne militpreparaj, tiaj karuseloj estas plej ravaj.
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.