Mi plukis la ŝerckanton el la kajero "Ni kantas en Esperanto", redaktita de Ludoviko Schödel, la notojn desegnis Elvira Appel, 2-a eldono, Esperanto-Unuiĝo en la Kultura Ligo de GDR, Berlino 1989.

Dek boteloj

(ŝercokanto)


1-a strofo:
Dek boteloj pendas ĉe la mur';
dek boteloj pendas ĉe la mur'.
Sed, se akcidente falus unu nur,
jam nur naŭ boteloj pendus ĉe la mur'.

2-a ĝis 9-a: Tiel laŭvice de naŭ, ok, sep, ktp. ĝis du.

10-a:
Jen botelo pendas ĉe la mur',
jen botelo pendas ĉe la mur'.
Sed, se akcidente falus tiu nur,
tiam nur odoro pendus ĉe la mur'.

https://cezarmuziko.blogspot.com/