http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/05/esti-bee-gee-to-be-bee-gee-mortis-robin.html


ESTI BEE GEE
To be a Bee Gee

Mortis Robin Gibb


Ili staris kun neskuebla patoso en mezo, kontraŭ kiuj ĵetiĝis furiozaj ondegoj. De ĉiuj flankoj atakis ilin la sama aroganto de tiuj, kiuj nomiĝis „cool“ (fridemaj). Dum sufiĉe longa tempo tiuj, kiuj ŝatis la popmuzikon kaj tamen volis esti intelketuuloj, malestimis la muzikgrupon grupon Bee Bees. Ekzistis la krudaj, la vehementaj, la ribeluloj, la febrece randecaj de la britlandaj sesdekaj jaroj – kaj ekzistis ankaŭ ili, la falsetaj orgiuloj, kiuj kun ebriige delikata sentemo ofertis plaĉan. Ili estis la diskoteka tsunamiondo de „Friendly music“. Oni ne ŝatu malmulte la persistemon por io tia en tempo, kiam harmoniemo perdis sian reputacion, kiam la polvo de la vivo ĉie kirle leviĝis, kiam bandoj kun senrespekto kaj krakanta forto stamfis la scenejajn plankojn.

Spicks and Specks, Stayin Alive, Night Fever, How you can mend a broken heart, Massachusetts,To Love Somebody, Jive Talking, jen furortitoloj, kiuj eniris la muzikhistorion; jen inspirmuzikaĵoj por juna volupto la tuzan grizan mondon kolorigi plej prefere per tia mano, kiu ankaŭ tranĉis „I love you“ en la ŝelon de arbo, aŭ kiuj malŝate gestadis, se la tristaj realuloj de la vivo ekis sonigi siajn marŝ-kaj laborkantojn. Jen ĉiam aŭdienco ĉe la plej grandaj emocioj. Se Bee Gees kantis, faris la steloj reklamon por ĉielo surtere.

La filmmuziko “Saturday Night Fever“ avancis al la plej sukcesa muzikaĵo de la filmhistorio; Diana Ross, George Michael, Barbara Streisand kantis tion, kion verkis la Gibb-familio. Pli ol ducent milionoj da diskoj vendis Bee Gees, tiuj Commanders of Order of th British Empire (jen titolo en Britlando kiun superatutas nur la rango de kavaliero.)

Robin Gibb naskiĝis en la jaro 1949, Maŭrice estis lia ĝemela frato. La tria en la rondo de Bee Gees estis frato Barry. Ili estis infanoj en la „torturmaŝino pri alta kvalito“ de ambiciega dirigenta patro. Maurice mortis en la jaro 2003, ankaŭ alia frato, Andy, estas jam morta, jen viktimo de drogoj. Nun ankaŭ Robin Gibb mortis je kancero en Londono, la viro de Isle of Man, knabo, kiu dum iom da tempo kvazaŭ senskonscie plikreskiĝis en Manĉestro kaj poste en la aŭstralia Brisbano.

Kie ajn li prenis la vorton en la lastaj jaroj, estis vortoj pri la nepra averto konsciiĝi pri la vivo kiel nejustan momenteton. „Ekzistas la eterneco, sed ne por homoj – el tiu vero ni ĉiutage faru ion.“ Popmuzika kantisto malofte validas kiel filozofo, „ sed la softaj sonsvingiĝoj de Bee Gees havis ĉiam iom pli de la spireto pri io katastrofeca ol oni povus supozi tion dum la unua aŭskultado. La lasta muzika projekto de Gibb okupiĝis pri la aventura ebrio, kiun la „Titanic“ iam ekigis – ankaŭ ĉi tie denove montriĝas la subsono pri pasemo kaj morna certeco.

Robin Gibb fariĝis sesdek du jarojn.


PS:

„Egale kiom sukcesa oni estas kaj kiom da mono oni enspezas, je la fino de la tago oni ĉiam estas sola.“ (Robin Gibb)

Donjo kaj mi aldonas nun, ke li ankaŭ mortis sola, estis kruela morto, kiu trafis lin spite al tre sukcesa vivo kiel fama muzikisto. Ni aldonas krome, ke li ja famiĝis en la tempo, kiam diskotekoj ekfloris, sed laŭ nia imago li ne estis diskoteka muzikisto, sed floropovogiganto, sed tion komprenas nur tiuj, kiuj ankaŭ sentas tion. Robin Gibb neniam hontis pro sia patoso, li fieris pri ĝi, kaj ĝuste tio famigis lin, krom lia voĉo. Li estas unu el la plej gravaj malfruaj heroldoj de la floropovomovado, kaj tial unu el ties herooj. Ĉar floropovo nemorteblas, ankaŭ Robin Gibb neniam vere mortos, ĉar nur lia korpo mortis, sed ne lia animo, kiu estas la bazo de lia muziko. Ni dankas al Robin Gibb por lia vivoverko. (donjo & cez)