NASREDINO 031: Nesperta najtingalo (ŝerctraduko)
-
Nasredino
Nesperta najtingalo
Iutage Hoĝao volis manĝi freŝajn fruktojn. Tial li ŝte…
-
08 Jul 2017
NASREDINO 029: Mi ja ĉiuokaze volis deazeniĝi (ŝerctraduko)
-
Nasredino
Mi ĉiuokaze volis deazeniĝi
Iutage, kiam Hoĝao rajdus sian aze…
-
08 Jul 2017
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Attribution + non-Commercial + no derivative
-
154 visits
NASREDINO 030: Ankaŭ vi pravas (ŝerctraduko)
Nasredino
Ankaŭ vi pravas
Unufoje en sia vivo Hoĝao estis juĝisto. Je tiu tempo venis viro al Hoĝao kaj plendis antaŭ li pri iu. Atente aŭdinte lin, diris Hoĝao al li: „Jes, vi pravas!“
Poste la persono, pri kiu plendis la unua viro, enpaŝis kaj provis pravigi sin. Hoĝao diris al li la saman: „Jes, vi pravas!“
Lia edzino miris pri liaj respondoj kaj diris al li: „Hoĝao, mi ne povas kompreni vin. La viro, kiu plendis, pravas, sed ankaŭ la alia viro pravas. Kiel tio eblas?“
Sed Hoĝao ne ŝanĝis sian opinion kaj diris: „Jes, plejkoramata, ankaŭ vi pravas!“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.