Nasredino
Erudita viro
Kamparano montris leteron al Hoĝao kaj demandis lin, ĉu li povus antaŭlegi ĝin.
„La manskribo estas tiom aĉa, ke mi ne povas legi ĝin“, diris Hoĝao.
La viro koleriĝis kaj diris: „Vi surhavas la turbanon de erudito kaj eĉ ne povas legi leteron!“
Hoĝao demetis sian turbanon, demetis ĝin antaŭ sin mem kaj diris: „Se vi pensas, ke ĉiu, kiu surhavas turbanon, estas erudito, tiukaze surmetu ĝin mem kaj provu, ĉu vi povos legi ĝin!“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.