Nasredino
Aliokaze mi...

Hoĝao kuris tra la vilaĝo kaj vokis ĉagrenite: „Mi perdis mian selosaketon! Trovu ĝin, aliokaze mi...!“

Ĉiuj homoj pro lia diro tiom timis, ke ili serĉadis kaj serĉadis ĝis fine iu trovis lian selosaketon.

„Kion vi farus, Hoĝao“, iu rimarkis, „se ni ne estus trovintaj ĝin?“

„Nu, mi farus en mia metiejo novan por mi, el la sama materialo.“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio


https://cezartradukoj.blogspot.com/