Hans-Georg Kaiser
Krikodiloj


Krikodiloj ĉiam krikas,
dum la porkoj ofte kvikas.
Kriodevo estas sorto
de l' naskiĝo ĝis la morto.

Se la plenkreskintoj krias,
tio laŭ la idoj fias.
La krihomo estas besto
kiel porko kaj la resto.

Krakodiloj, krekomiloj
estas ofte kri-kod-iloj.
nur la verdaj krokodiloj
estas mutaj, ne kriiloj.