Ludoviko Beĥŝtono
Monaĥo kaj birdeto
fabelotraduko
fabelotraduko
Estis iam en monaĥejo juna monaĥo kun la nomo Urban. Li estis tre pia kaj tre diligenta, estis konfidata al li la ŝlosilo de la librejo de la monaĥejo. Kaj li zorgeme gardis tiun trezoron. Li verkis mem kelkajn bonajn librojn kaj multe studis en la aliaj libroj kaj en la Sankta Skribo. Iam li trovis ankaŭ diron de la apostolo Petro, kiu mencias, ke ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago. Tio ŝajnis al la juna monaĥo preskaŭ ne ebla. Li tute ne povis kredi tion kaj turmentadis sin pri tio per gravaj duboj. Jen okazis, ke la monaĥo iumatene iris malsupren de la mucida libroĉambro en la helan belan monaĥejan ĝardenon. Tie sidis malgranda bunta arbara birdeto. Tiu serĉis grajnetojn, flugis sur branĉon kaj kantis bele kiel najtingalo. Tiu birdeto tute ne estis timema, sed ĝi permesis tute proksimiĝi al la monaĥo. La monaĥo volonte kaptus ĝin, sed ĝi fuĝis de branĉo al branĉo kaj Urban sekvis ĝin dum sufiĉe longa tempo. Tiam ĝi denove kantis kun laŭta kaj hela voĉo, sed la birdo ne lasis kapti sin, kvankam la juna monaĥo persekutis ĝin dum sufiĉe longa tempo el la monaĥeja ĝardeno en la arbaron. Fine li delasis de ĝi kaj revenis en la monaĥejon, sed ĉio, kion li vidis, ŝajnis al li alia. Ĉio fariĝis pli vasta, pli granda kaj pli bela: la konstruaĵoj, la ĝardeno kaj anstataŭ la malalta monaĥeja preĝejeto, nun staris tie fiera katedralo kun tri turoj. Tio ŝajnis tre stranga al la monaĥo, ja miriga kiel sorĉo. Kaj kiam li atingis la monaĥejan pordegon kaj heziteme sonoris, jen proksimiĝis tute nekonata pordisto, kiu konsternite retroevitis de li. Nun la monaĥo promenis trans la monaĥejan katedralan korton. Sur ĝi troviĝis tre multaj memorŝtonoj, pri kiuj li ne povis memori. Kaj kiam li nun paŝis al la fratoj, ili ĉiuj retroevitis de li, tute terurigite. Nur la abato, ne abato lia, sed alia pli juna eltenis lian rigardon, sed li tuj etendis krucifikson al li kaj vokis: „En la nomo de l' krucigito, fantomo, kiu vi estas? Kaj kion vi, kiu fuĝis el la kavernoj de la mortintoj, serĉas ĉe ni, ĉe la vivantoj?“
Jen la haŭto de la monaĥo hirtiĝis kaj la monaĥo ŝanceliĝis tiel, kiel ŝanceliĝas maljunulo kaj li kapkliniĝis teren. Jen vidu, li havis longan arĝente blankan barbon etendiĝantan malsupren ĝis trans la zonon. Je tiu ankoraŭ pendis la ŝlosilfasko por la kradita librejo. La monaĥoj rigardis la viron kiel strangan fremdulon kaj kondukis lin kun timema respekto al la fotelo de la abato. Tie li donis al juna monaĥo la ŝlosilfaskon por la librohalo. Tiu malfermis la librejon kaj alportis kronikan libron. En tiu legeblis, ke antaŭ tricent jaroj la monaĥo Urban senspure perdiĝis, ke neniu sciis ĉu li fuĝis aŭ ĉu li havis akcidenton. „Ve, arbara birdeto, ĉu tio estis via kanto?“ demandis la fremdulo kun ĝemo. „Apenaŭ tri minutojn mi sekvis vin kaj aŭskultis vian kantadon kaj tri jarcentoj pasis de tiam! Vi kantis al mi la kanton pri l' eterneco, kiun mi ne povis kapti! Nun mi kaptas ĝin kaj en polvo preĝas al Dio , dum mi mem estas polvo!“ Li parolis tion kaj klinis sian kapon kaj lia korpo disfalis en monteton el cindro.
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.