Kalou Rimpoche


Kalou Rimpoche

Ni vivas en iluzioj
kaj en la apero de la aĵoj.
Estas realeco.

Ni estas tiu realeco.

Se vi komprenas tion,

vi perceptas, ke vi estas nenio.

Kaj esti nenio signifas,
ke vi estas ĉio.
Jen ĉio.


PS: Kalou Rimpoche estas fama tibeta budhisma majstro, kiu ŝajne tre bone komprenas, ke ni estas parto de la universo kaj en tiu senco la universo mem. Sed mi pensas, ke nenie estas iu efektiva nenio. Ĉar nenie estas nenio, ĉie estas ĉio, kaj iu imagita nenio do ne estas sen esti samtempe ĉio, pro la interligiteco de la universo. Inter ni kaj la universo estas eĉ ne unu atomo, kiu disigas nin de ĝi. Ni fakte nur vivas en la iluzio esti io ajn aparta. Tial ni daŭre troigas nian personan gravecon kaj kondutas kiel simioj, kiuj serĉas en ĝangalo la plej grandajn bananojn anstataŭ kontenti pri tiuj, kiuj estas ĉirkaŭ ni.

En la universo ni estas fakte tute sengravaj, ĉar la materio je ni estas senfina, nemortebla, ĝi estas nur ŝanĝebla. Ni spertas individuan morton, sed universa morto ne eblas, ĉar nia materio ne mortas, nia morto por la universo estas tute indiferenta. La universo - KIES PARTO NI MATERIE ĈIAM ESTOS - estas eterna kaj perfekte kontraŭdira, ĉar ĝi estas nelimigita kaj limigita samtempe. Limigita universo por mi estas absurdaĵo; ĈAR POST IO ĈIAM DEVAS ESTI IO. Sed ankaŭ la nelimigiteco de la universo estas absurda. Kiel io povas esti, kiu ne havas limon? Ankaŭ tio laŭ mia kompreno estus absurda.

Simile nelogika estas, ke ni - por povi moviĝi de loko al loko - povas esti samtempe en iu loko kaj ne en tiu loko, ankaŭ tio estas absurda. Sed evidente estas tiel. Laŭ nia limigita logiko ni tute ne povus moviĝi, ĉu ne? Sed ni ja moviĝas tamen, kaj tio estas stranga afero, ĉu ne? (HGK)

cezartradukoj.blogspot.de