Rolf Hochhuth
Ĉiuj ĝisostaj adeptoj de totalismaj reĝimoj vivas laŭ Goeto-diro, sen scii, ke ĝi estas de Goeto – ke ili povas pli facile elteni maljuston ol malordon.
Amo en Germanio
Bombatakoj el granda alto, ja ne aspektas nur sendanĝera, sed preskaŭ 'laŭordaj', ĉar ili montras nur „la tuton“.
Lysistrata kaj NATO
Trankvilo ne estas, kiel oni diras, la unua civitandevo, sed la unua civitanavido. Multe pli estas la trankvilo la unua sbirodevo; la polico devas dormi, se ĝi estu superfortita. Tial la Cohn-Bendit-aro en Parizo de la jaro 1968 estis tiom utila al la potenculoj, kiel la anseraro al la enhavantoj de la Kapitolo. Ĝi signalis la ribelon – por ke ĝi ne fariĝu danĝera.
Potenculoj ĝuas ĝuste tial, ĉar ili ne ĝenas la civitanojn en sia trankvilo, ties simpatiojn kaj subtenojn, kontraŭ tiuj, kiuj faras tion! (Kion ili faras krome, ne estas tiom interesa – la plej terura estas ties malobeo kontraŭ trankvilo kaj ordo; kontraŭ tiuj du grandaj pasioj de la filistroj, tio estas: la plimulto.) Ke tio estas banalaĵo, ke iu indignigas ĉiujn dommastrinojn kontraŭ si, kiu al tiuj eĉ nur iomete malfaciligas la eblon plu aĉeti por la familio, faras la falangon de la dommastrinoj kiel kontraŭloj ankoraŭ ne sendanĝeraj. Kaj tiu, kiu volas penetri en la palacon, ne tiu, kiu jam estas en ĝi-; devas timi la starigon de barikadoj, sed pli tial, ĉar la barikadoj baras al la domamstrinoj la vojon al la laktoviro – ol pro tio, ĉar ili baras la vojon en la palacon.
Neniu revolucio sen infiltrado
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.