La reportero

Twain akceptis okupon en San-Francisko. „Mi estis reportero ĉe la gazeto „Morning Call“. „Mi estis la reportero, alia ne ekzistis.“

Kvardek jarojn poste li prezentis laŭvice sian reporteran ĉiutagecon: Je la naŭa matene en la polica tribunalo. Notado de la interbatiĝoj en la lasta nokto, poste ĉe la tribunalo noti la jŭgojn de la antaŭa tago, poste rasti la urbon por kolekti materialon, „kaj se neniu brulo raportendis, ni kaŭzis iun“, vespere frekvento de la ses teatroj de la urbo po kvin minutoj por ĉiu teatro. Poste la preno de la plumo por disdividi „la tutan kaĉon en formo de vortoj kaj frazoj sur kiel eble plej granda areo. Estis terura fi-laborego, senanima fi-laborego kaj preskaŭ tute malinteresa. Por pigra homo estis terura sklavlaboro. Kaj mi estas denaske pigra. Nun mi estas ne pli pigra ol antaŭ kvardek jaroj, sed tio devenas de tio, ĉar mi atingis la kulminon jam antaŭ kvardek jaroj. Oni ne povas eĉ superatuti la plejeblan ankoraŭ.


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.com/