Jürgen Stutt
Dezirfolieto
Legi neskribitajn librojn.
Ĵeti retojn,
kiuj kaptas pensojn,
vorton, kiu
ne havas ombron.
Gliti sur la somero malsupren
sur nubo,
naĝi kun la rivero,
kun buŝo plena de sablo
kaj palblua kolero.
tradukis Hans-Georg Kaiser
el la semajnokalendaro 2011 de Jokers
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.