Somera amikino

Somera tago varma,
lazuras la ĉiel'.
Sur maro blankas ondoj,
sur maro blankas vel'.
Laŭ strato blanka venas
somera amikin'.
Akceptas sopirantaj
infanrigardoj ŝin;
„Venu, prenu:
Glaciaĵojn!“
En ŝia kesto lada
Troviĝas ĉokolada,
el freŝaj produktoj,
kremo kaj fruktoj...
Kontento!
Bonsento!


Alumetoj

Alumetoj, alumetoj!
Ilin tiras jam fingretoj –
F-r-r! Fajreto! Jen, fajreto!
Brul-vundiĝis jam fingreto.
Larmoj, krioj – kia bruo!
Kaj – en nova jako – truo!
Kaj – en nova jako – truo!
Vi atentu, infanetoj,
NE ludiloj – alumeto!

Elvira Lippe
Latvio, Sovetunio.


https://cezarkulturo.blogspot.com/