Hans-Georg Kaiser
Izolo
Se vi kiel infano estas impertinenta
sen bonaj rilatoj,
oni metas vin en punhejmon.
Kiel infano vi ne estu impertinenta
sen bonaj rilatoj.
Tiuj, kiuj ne estas impertinentaj,
ĉar ili havas bonajn rilatojn,
unuiĝis en la batalo
kontraŭ la impertinentuloj,
kiuj ne havas bonajn rilatojn.
En ilia komisiono ili decidas:
Vi estas impertinenta,
kaj tial metenda en punhejmon.
(se vi estas sen bonaj rilatoj)
Se vi estas olda
kaj sen subteno,
oni metas vin en oldulhejmon.
Vin ne estu olda
sen subteno.
Tiuj, kiuj ne estas oldaj
kaj subtenataj,
unuiĝis en la batalo
kontraŭ la olduloj,
kiuj estas sen subteno.
En ilia komisiono ili decidas:
Vi estas olda kaj tial
metenda en oldulhejmon.
(se vi ne estas subtenata )
Se vi estas izolita
kaj sen subteno,
vi baldaŭ ekfreneziĝas.
Sed vi ne freneziĝu
sen subteno.
Tiuj, kiuj rajtas frenezi,
ĉar ili havas privilegiojn,
unuiĝis en la batalo
kontraŭ la frenezuloj,
kiuj ne havas privilegiojn.
En ilia komisiono ili decidas:
Vi freneziĝis kaj tial
oni devas meti vin en izolĉelon.
(se vi estas sen privilegioj)
Se vi estas izolita
kaj sen privilegioj,
vi estas ankaŭ sen moralo.
Sed vi ne estu sen moralo
sen privilegioj.
Tiuj, kiuj havas moralon,
ĉar ili havas la potencon
unuiĝis en la batalo
kontraŭ la neprivilegiitoj,
kiuj estas sen moralo.
En ilia komisiono ili decidas:
Vi estas povra kaj sen privilegioj,
ĉar vi ne havas moralon.
(se vi estas senpotenca)
Novembro 87
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.