Kiel fariĝis el Samuel Langhorne Clemens Mark Twain
La mallonga versio: Kiam Samuel Clemens lernis la profesion de piloto, li skribis humurajn skizojn pri la vivo sur la rivero kaj antaŭlegis ilin al siaj ŝipkamaradoj. Dum unu el tiuj okazoj demandis lin iam matroso, ĉu li ankaŭ havas la intencon publiki tiun rakonton. Kaj se jes, tiukaze certe ne sub la propra nomo. Ĝuste en tiu momento la ŝipbubo, okupiĝante pri la plumbosondilo, vokis: „Mark twain“, kio signifas: Markite, du fadenojn (do dek du futojn da mergiĝa profundo kaj per tio sekura veturo por Misisipo-vaporŝipo.)
Tiun vokon Samuel notis enkape kaj tial nomiĝis Mark Twain.
Jen la longa versio: Kapitano Jesaja Sellers, maljuna alte taksata piloto kun vivolonga profesia sperto skribis tre insruajn artikolojn pri la rivernavigado kaj publikis ilin sub la nomo Mark Twain. Ĉiu homo traktis lin kun granda respekto. Nur ne la piloto Samuel Clemens, kiun la detalobsedita kaj stilzeca stilo de la viro forlogis al parodio, kiu estis presata en la gazeto „New Orleans True Delta“ Kiam la mistifikaĵo aperis antaŭ la okuloj de la kapitano Sellers, tiu estis profunde ofendita. Oni diris, ke li neniam denove verkis artikolon, kaj neniam plu sub la nomo Mark Twain.
Kiam Samuel Clemens kvar jaron post tiu okazaĵo laboris en la redaktejo de la gazeto „Enterprise“ en la urbo Virginio, alvenis sur lia skribtablo la telegrafa sciigo, ke la granda Misisipo-piloto kapitano Sellers estas mortinta.
Ĉu estis aktiva pento, ĉu estis kliniĝo antaŭ la pilotprofesio, incitis lin la simbolo de la vortoj, kiuj priskibas ja la disigan linion inter sekura kaj danĝera veturakvo? Sed de tiam li subskribis siajn laborojn, kiujn li sendis al gazetoj kun „Mark Twain“. En la jaro 1863 aperis je la unua fojo rakonto sub tiu nomo.
tradukis Dorotha kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.