Matiaso Halbig
CCR – ROKMUZIKO POR NOVA GENERACIO


Plia Creedenceclearwater-reviviĝo: Je la 50-a jubileo de la bando oni publikos novajn registraĵojn


Foto: Marshall (CCR sur foto el la jaro 1968, kiam la bando fondiĝis.)


HANOVERO. La roka aŭtuno de la jaro 2018 apartenu al Creedence Clearwater Revival. Tiukaze, se oni sekvos al la muzikentrepreno Universal Music and Craft Recordings. 50 jarojn post la populariĝo de la kalifornia bando kaj 46 jarojn post ties bandofino ili elvokas la „Creedence-clearwaterrevival-aŭtunon“. Kun novaj publikaĵoj kaj nova video pri „Fortunate Son“. Estas perfekta sezona malfruiĝo, ĉar la bando, kiu apartenas al la plej sukcesaj tutmonde, jam startis en la malfrua printempo, je la 15-a de julio aperis la k-disketo „Suzie Q“.

Kantisto John Fogerty kun sia bando psikedele enkolorigis la viglan Rockabilly-fraptitolon de Dale Hawkins – ili sonĝece malrapidigis ĝin ĝis 8 minutoj kaj 37 sekundoj, tiel, ke la kanto devis esti disigita por la k-disketon en du partojn.

Jen la komenco de kariero de rokbando, kiu de tiam dum kvar jaroj dominis la fraplistojn de la tuta mondo. En Germanio startis CCR – jen la baldaŭ sekvinta akronimo de la bandnomo – nur vintre: per „Proud Mary“, jen balado pri povra servistino, prezentata kun ŝanceliga kantriritmo, kiun multaj germanoj dum longa tempo missupozis esti balado pri Misisipovaporŝipo, „Rollin', rollin' on the river“, do ruliĝanta sur la rivero.

La fratoj John und Tom Fogerty, Doug Clifford (tamburo) kaj Stu Cook (basgitaro) jam kun diversaj nomoj estis sensukcese survoje. Sed nun subite la sukceso akompanadis ilin.

Multo je la liriko de CCR estas komikece troigita: „It came out of the sky“ ekzemple estas neidentigitaj objektoj el la kosmo. Kaj „Bad mooon rising“ estas kanto pri io terura okazanta nokte, kio tial ĝis nun estas uzata en certaj hororfilmoj, se proksimiĝas monstrolupo. La klasikajn triminutajn kantojn kun kantrietoso kaj speciala gruvo – la stilon de la kalifornianoj– kiu simile sonas kiel la marĉoj el la sudo, oni baldaŭ nomis:
Swamp-roko.

Kaj, se CCR postludis titolojn de aliaj, ili faris tion nekompareble. Ilia versio de „Midnight Special“ transportis la pralmalnovan kanton pri nigraj prizonuloj en la usona sudo en la estantecon de Usono kaj al ties civilrajta movado, kiu dum 1969 estis interalie ŝokita pri la murdigo de Martin Lutero King. La partibando ne pro nenio fariĝis unu el la titolfiguroj de la festivalo en Woodstock. Ili havis repertuaron kun fortaj mesaĝoj. Ankaŭ en la kanto „Fortunate son“, jen kanto pri la socia abismo inter la usonanoj. La milardulo- kaj senatorfiloj havis vivon senafliktitan kaj sekurigitan. La malfeliĉaj filoj el la subaj tavoloj male mortis en Vjetnamio. La usona reĝisoro Ben Fee subtenis la mesaĝon de la kanto per videofilmeto, kiu montras la vojaĝon al la senprivilegiitoj de Usono nun: Mi volas dispartigi la komunan senton, kiun ni ĉiuj havas, se oni efektive foje enaŭtiĝas kaj veturadas tra la diversaj usonaj ŝtatoj.“ Harley-kavalieroj, bovgardistoj, indiĝenoj, etbienuloj, loĝantoj de ruldomparkejo kantas refrene: „It ain't me, I'm no fortunate son“ (Mi ne estas tia, mi ne estas feliĉa filo) kaj skribas ĝin en la polvon de siaj malantaŭaj aŭtofenestroj sur kartonteleretojn kaj manplataĵojn.

Ĉiuj CCR-kantoj estas ankoraŭ nun eksterordinaraj bonfartigiloj por aŭtoŝoseveturadoj *, ili elvokas ĉiam denove sonĝobildojn pri la mita Usono, ankoraŭ nun ili ĉiutage aŭdeblas en sennombreblaj radioelsendejoj.

Apenaŭ plu imageblas, ke neniu el iiliaj Golden Oldies (Oraj Oldaĵoj) iam atingis la pintpozicion en la usona frapkantlisto. En Germanio ili atingis tion en la jaro 1972 kvazaŭ lastmomente per „Hey Tonight“. „Mi ĉasas la futuron ĉi-nokte!“ kriis Fogerty en la mikrofonon. Tiu futuro ĝuste nun komenciĝas –se oni fidas al la ambicia muzikeldonejo Universal Music. Novaj publikaĵoj estas planitaj, je la 26-a de oktobro ĉijare la soloalbumo de John Fogerty „Eye of the Zombie“ (el 1986) kaj „Deja Vu“ (el 2004). Ankaŭ pri precipa „special release“ de CCR ekzistas onidiroj. Ĉio tute sekrete. Oni intencas meti la bandon koren de nova generacio – 28 jarojn post la morto de la ritmogitaristo Tom Fogerty. Ke la restanta triopo ankoraŭfoje ludos kune en turneo estas tamen neverŝajna. En la jaro 1993 John Fogerty rifuzis post senfinaj juraj kvereloj komunan sinprezenton dum la akcepto en la Rock ’n’ Roll Hall of Fame. (Rokenrola Halo de l' Famo) Clifford kaj Cook ekde 1995 kune turneis kun Fogerty-kantoj kaj simile sonanta kantisto sub la fi-nomo Credence Clearwater rev. Jen la lasta kaj plej nepardonebla nepardoneblaĵo el longa vico de tiaj.

tradukis Hans-Georg Kaiser

* (mi povas jesigi tion tute, ankaŭ en ĉiuj miaj aŭtoj, kiujn mi posedis aŭ iam veturis, estis
CCR la plej ofte ludata bando, kiam mi ankoraŭ aŭdis sonbendajn kasedojn, nun prefere hejme, parte sur diĝitaj kodiskoj kaj en Spotify ili estas plu nemalhavigeblaj por mi, mi eĉ ne vere ekkonsciĝis pri tio, ke ili estas jam veteranoj de la rokmuziko. Por mi ili estis ĉiam sentempaj, do por mi ili ne estas oraj olduloj, sed eternaj rejunigantoj, vojkamaradoj, akompanantoj, ili havas la spiriton, kiun mi bezonas por ne fariĝi fihumura desperulo, kiu dronas en siaj propraj larmoj, ĉar la mondo „fariĝis tiom aĉa kaj tiom neeltenebla.“ HGK)

https://cezartradukoj.blogspot.com/