Terpomoj majeste ĝuataj

Post la morto de la patro la dekdujara Samuel fariĝis presistolernanto ĉe la gazeto „Misurio-Kuriero“. Jen la kutima rekompenco, kiun la posedanto sinjoro Ament koncedis: loĝejon, vestojn, manĝon, sed ne monon. La loĝejo estis departigita dormejo en la presejo. La vestoj estis la trivitaj de sinjoro Ament, do ĉemizoj, en kiuj Sam vivis kiel en cirkotendo, krome pantalonoj tireblaj de li ĝis la oreloj. Kaj la manĝo, ĉu? Ĝi estis tre malvaria kaj ĉiam tro malabunda. La metilernantoj „vivtenis sin per propra iniciato.“ Ili ŝtelis el la kelo ĉiunokte terpomojn, cepojn kaj aliajn provizaĵojn, kaj la metilernanto Wales preparis la terpomojn laŭ mirinda sekreta recepto.

Nur dum unu fojo, Twain memoris, li denove vidis tian preparon, en la jaro 1891, kiam la germana imperiestro Vilhelmo II, kiu estis pasia leganto de liaj libroj „ordonis la verkiston al regalo en eta societo.“ Twain pro la terpommanĝo estis tiom surprizita, ke li spontane vokis bonvenigan saluton – sen atento pri tio, ke la imperiestro devus komenci la interparoladon. La ses ĉeestantaj moŝtoj estis ĝenitaj. „Ĉiuj sidis kvazaŭ ŝtonigitaj kaj neniu kapablis diri vorton, eĉ se iu intencus fari tion... La terura silento daŭris duonon de minuto, kaj eble ĝi daŭrus ankoraŭ ĝis nun, se la imperiestro mem ne estus interrompinta ĝin, ĉar tion kuraĝis fari neniu alia. Tio okazis vespere je la sesa kaj tridek, la frosteca atmosfero daŭris plu ĝis noktomezo, tiam ĝi fine perdiĝis – pli bone dirate, ĝi kvzaŭ dronis pro la torente fluanta biero.“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner


https://cezartradukoj.blogspot.com/