Kontraŭdiro
Denove Sam provis dungiĝi kiel ŝipbubo. Kiam li alparolis la estron de pramŝipo pro tio, tiu rigardis lin malŝate kaj opiniis: „Nu, tion ni konas! Buboj, kiuj taŭgas por nenio, estas forsendataj de siaj patroj por ke ili kristane marveturu.“
„Ne, moŝto ŝipestro“, tuj lerte kontraŭdiris Sam, „tio estis tiel nur dum juneco via.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.