Eŭgeno Miĥalski
(1897-1937)
Ajno
(Fragmento)
Rapide.
Streĉvervas muskoloj...
Posthorizontas la suno.
Krepuskas la kor'
en sopiro.
Golgotas la vivo.
Nigras du krucoj.
Grakas amaso da korvoj,
sentante mortontojn.
Manon al mi, amikino,
lipojn sur lipojn
de l' ama konfid'.
Golgotas la vivo...
Nigras du krucoj...
…..................................
Knaras radoj, krakas pordoj,
fajfsirenas aŭtoj...
Brilas vitroj magazenoj...
Kalvas placa rond'.
Ĉielenas templa pinto
reliefe.
La dekdua.
Estingiĝas lum'.
Glitas ombroj fantomecaj,
malaperas en la grizo
de nebula ŝalo.
Ŝi kaj mi
en densa maro
de banalo.
Dereliĝis tramvagono –
kaj ekbluis la fajrero;
tra la grizo kri' eksonis,
kri' de malespero.
Golgotas la vivo,
Du krucoj. –
Ŝi kaj mi.
(1929)
PS: La ĝustan formon de la poemo, kiu ĉi tie ne aŭ nur kun granda peno estas montrebla, vi povas rigardi ĉi tie: https://cezarkulturo.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.