Jürgen Kleindienst
Novaj herooj
(kolumno)
Pri herooj ni havas en Germanio malagrablajn spertojn. De tiam la temo aperas pli ofte en fikcioj, kie ĝi estas bone lokigita – sur filmkanvasoj, en komiksoj aŭ en komputilludoj. La tradukoj en la realan mondon estas plej ofte ne superatuteblaj koncerne al absurdaĵoj, ekzemple, se la iom tro peza burooficisto sin trudas en kostumon de Spiderman por savi en la piediranta zono la mondon. Ne, mi ne bezonas tian helpon!
Sed haltu momenton, unu niĉon havis la heroo en la germana postmilita ĉiutageco – kompreneble en GDR (en la Germana Federacia Respubliko): Diligentajn laboristojn kaj oficistojn oni premiis per la ordeno „Heroo de la laboro“, politikistojn per „Heroo de GDR“. Ni scias, kio fariĝis el la afero.
Tina Turner jam en la jaro 1985 vokis en la mondon: „We don't need another hero“. Jen deklaro, kiu perdis vidalvide al la aktuala usona prezidanto en ties atuta kostumo nenion pri aktualeco. Sed li estas ja parodio, tial ĉi tie sekvos nun memorigo pri leksikona klarigo el la 18-a jarcento: „Heroo, latine Heros, estas iu, kiu, dotite de la naturo per nepretervidebla aspekto kaj eksterordinara korpoforto, famiĝas per kuraĝaj agoj kaj leviĝas super la kutiman rangon de la homoj.“
Sed efektive la heroeco revenas sur strangaj padoj: La retejo handwerkaktiv.caparo.de serĉas la „Heroon de la monato“, oni povas mendi sian manĝon per „Lieferheld“ (liverheroo). Kaj drogejoj ofertas enzimojn por la digesto de grenoj, legomoj kaj legumenfruktoj, kun la bela markonomo: „Verdauungsheld“ (digestoheroo).
Bone, ke Herkulo kaj Aĥilo ne devis konatiĝi al tio. Pro furzado ili tute ne plu estus ekdormintaj.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la gazeto OVZ
(17.08.18)
https://cezartradukoj.blogspot.com/
el la gazeto OVZ
(17.08.18)
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.