Simplaj vortoj
Twain rakontis pri incidento, kiu okazis, kiam familio Clemens iam „prunteprenis sklavon de iu“. Li estis malgranda knabo disigita de sia familio kaj vendita trans duonon de la kontinento. Li trilis, fajfis kaj kantis seninterrompe , kio tre ĝenis Sam-on. Li postulis de sia patrino, ke ŝi silentigu lin. Kun ploroj surokule kaj tremanta voĉo ŝi kontraŭdiris: „Kia povrulo, se li kantas, tiukaze tio estas signo, ke li ne memoras pri la disigo kaj tio konsolas min, sed se li kvietas, mi timas, ke li pensas pri ĝi, kaj tion mi ne povus elteni. Li neniam revidos sian patrinon; se li povas kanti, mi ne rajtas malhelpi tion, sed devas esti dankema pri tio.“
Kaj li rememoris: „Mia patrino neniam uzis bombastajn vortojn, sed ŝi havis naturdotaĵon efikigi simplajn vortojn... en miaj libroj ŝi plurfoje estis utila, kiam ŝi aperas kiel onklino Polly de Tom Sawyer. Mi provizis ŝin per dialekto kaj provis elpensi plibonigojn por ŝi, sed ne trovis iujn.“
tradukis Hans-Georg Kaiser
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"
Anekdotoj pri Mark Twain
kolektitaj kaj surskribitaj
de Franziska Kleiner
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.