Annika Ross
POST LA HORIZONTO
IKS- astronaŭto Aleksandro Gerst en triopo komencos vojaĝon en la universon
La neimitebla bluo estas tio, kio ĉiujn tre fascinas, kiuj jam iam estis supre en la kosmo. Je la sesa de junio en la jaro 2018 komencos la germana astronaŭto Aleksandro Gerst sian vojaĝon al la Internacia Kosma Stacio (IKS). Kun li flugos la usona ina astronaŭto Serna Aŭnon-Challencor kaj la rusa kosmonaŭto Sergej Prokopjev.
IKS cirklas de pli ol dekvin jaroj en la kosmo ĉirkaŭ la teron. IKS estas la mallongigo por Internacia Kosma Stacio. Tio angle signifas International Space Station. IKS estas pli granda ol piedpilka ludkampo. Sed tial, ĉar oni ne povas simple flugigi tian grandan kosman stacion de la tero en la kosmon, oni kunmetis la stacion iom post iom el multaj eroj. La unuopajn erojn oni ankaŭ nomas modulojn. Entute 40 moduloj, ĉiam unuope per raketo, estis transportitaj en la kosmon kaj poste tie kunmetitaj. La astronaŭtoj esploras multe pri la sengraviteco (senpezeco) kaj aranĝas pri tio atentokaptajn eksperimentojn sur la stacio. Vi konas la bildojn el la televidilo: Astronaŭtoj, kiuj en aerspaca kapsulo ŝvebas tra la loĝejo, kiuj transkape ruliĝas antaŭen kaj gaje masalutas al kamerao. Oni estas senpeza, se oni ne plu sentas pezforton, kiu tiras onin „malsuspren“. Sur la tero mem oni estas altirata de la amaso de la tero. En orbito en la alto de aerspaca ŝipo aŭ de la IKS oni estas fakte sen pezo. Oni komence devas kutimiĝi pri tiu stato kaj lerni agadi en ĝi. Ĉar ne nur astronaŭtoj, sed ĉio, kio ne estas fiksita, ŝvebadas. Se Aleksandro volas dormi, li devas dormi en dormosako, por ke li ne forŝvebos. Tiu estas fiksita je vando de la aerspaca ŝipo. Do ne funkcias oportune kuŝigi sin sur kusenon, sed ronki oni povas. En la stacio la aero estas tiel, kiel surtere. Estas ĉiam sufiĉe da aero por spiri, ĉar proviza ŝipo, ĉiam denove portas oksigenon al la stacio. Sed akvo estas tre rara. Lavitaĵojn oni ne lavas. La astronaŭtoj forigas siajn vestojn en la kosman spacon. Oni donas ĝin tra speciala klapo en la kosmon kaj tie ĵinzoj kaj t-ĉemizoj dissolviĝas. Ĉiufoje post kelkaj monatoj alvenas aŭtomata proviza ŝipo plenpakita per freŝaj lavaĵoj kaj nutraĵoj. La astronaŭta kuirejo intertempe jam progresis. La aerspaca nutrado nun estas komparebla kun la normalaj manĝoj surtere. Ĝi ampleksas profunde glaciigitan legomon kaj desertojn, fridigitajn manĝojn, fruktojn kaj laktajn produktojn. La menukarto de la IKS ofertas pli ol cent elekteblojn. Longe antaŭ ol la astronaŭtoj flugos en la kosmon, ili elektas siajn ĉiujtagjn menuojn. Estas tri manĝotempoj ĉiutage kaj aldonaj manĝetoj, kiujn oni rajtas manĝi ĉiutempe. Eĉ pri keĉupo, mustardo kaj majonezo ili ne devas rezigni. Ankaŭ salo kaj pipro estas je dispono, sed nur en likva formo. Aerspacaj nutraĵoj povas estis pakitaj en ladujojn aŭ en aluminifolion. En fornoj la manĝoj estas varmigataj ĝis la ĝusta temperaturo.
Sed tute freŝigite astronaŭtoj apenaŭ sentas sin en la kosmo.
Duŝado estas komplika afero, ĉar la akvo pro la senpezeco ne fluas malsupren de la korpo. La astronaŭtoj uzas malsekan mantukon kun likva sapo, ankaŭ la hararo estas purigata helpe de ŝampuo kaj delavita per malsekaj tukoj.
Kaj eĉ pli teruran atendadas astronaŭton, ĉar ankaŭ astronaŭto estas nur homo. Homoj devas uzi necesejon. Sed necesejoj en la stacio ne invitas la gastojn je pli longa restado. Ili ne estas lavataj per akvo, sed per tre forta aerradio. Ankaŭ la urino kaptata en la necesejo estas purigata kaj reuzata.
La astronaŭtoj devas atenti ne mispisi.
Minimume du horoj ĉiutage estas antaŭvidataj por sporto. Tio estas por la saneco kaj fizika taŭgeco de la teammembroj absolute grava. Ankaŭ la ŝarĝado de pramŝipoj per rubo kaj la elŝarĝado de la nove alvenintaj provizaĵoj estas unu el la plej gravaj taskoj. Se kosmospacaj promenoj necesas, la astronaŭtoj devas prepari tiujn dum multaj horoj. Ili apartenas al la kulminaj entreprenoj de la misio.
Persono de la semajno
Nomo: Aleksandro Gerst
Aĝo: 41 jaroj
Naskiĝdato: 3-a de majo de 1976
Profesio: astronaŭto ekde novembro de la jaro 2006
Studis: geofizikon en Karlsruhe kaj Novzelando
Unua misio: 28-a de aprilo ĝis 10-a de novembro en la jaro 2014
Sekva misio: 6-a junio ĝis novembro de 2018 sur la IKS, tri monatojn kiel komandanto
Hobioj: skermado, naĝado, kurado, grimpado,
neĝtabulado, subakvado, paraŝutado
Kiel atingi la lunon?
(bretludo)
Tiel faru:
Presu la ludkampon de la monitoro.
Kiu surluniĝos kiel la unua? Vi bezonas kutimajn ĵetludkubojn. Vi ĵetludkubas kun viaj konkuranoj. Se iu atingas flavan kampon, tiu rajtas antaŭpaŝi unu kampon, sur ruĝa la ludanto devas reiri kampon. Malbonŝanca estas la atingo de blua kampo, ĉar tiuj estas nigraj truoj. Tial oni devas retroiri ses kampojn. Fine oni devas surluniĝi precize, do kun la preciza ĵetkubnombro. Ek do, ludaj astronaŭtoj!
Ŝerco de la semajno
Kio estas la telefonnumero de NAKA (NASA)?
10, 9, 8, 7, 6, 5, 4, 3, 2, 1.
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la porjunulara paĝo de la germanlingva gazeto OVZ
(25.05.2018)
https://cezartradukoj.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.