Janina Viandisto
Physalia physalis
kolumno
Unu el la nomoj sentiĝas laŭ somero, floroj, sorĉo de la naturo: Physalia physalis. Aliaj nomoj male estas sen romantiko, germane ekzemple Portugala galero aŭ marveziko, angle: Atlantic Portuguese man o' war aŭ Floating Terror. Physalia physalis estas speco el la specio de la tielnomataj „ŝtatmeduzoj“. Ĉiuj nomoj celas la saman – gigantan polipokolonion, kiu similas al meduzo. Kvazaŭ por substreki sian gigantecon, ĝi havas je dispono tentaklojn, kiuj fariĝas ĝis 50 metroj longaj, de kiuj ĝi pafas per speco de harpuno al fiŝoj kaj homoj, kaj eĉ per veneno, kio estas unika en la naturo.
La estaĵo estas naŭza kaj timiga kaj la filmo „Blanka Ŝarko“ kompare al tiu bestaĉo estas karesema brakumo. Kvazaŭ la ekzisto de la Portugala Galero ne estus sufiĉe terura, ĝi nun eĉ aperas en la Mediteraneo, pli precize je la bordo de Majorko. Do antaŭ la hejma dompordo. Hieraŭ oni hisis je la plaĝoj de Palmas ruĝajn flagojn. Tio eĉ en la proksime situanta festplaĝo „Ballermann“ ne estas signalo por vendejo de sangrio, sed por banmalpermeso.
Meduzoj estas drolaj kniduloj, ili ekzistas jam delonge. Tiam, kiam la revo pri la maro ankoraŭ nomiĝis Balta Maro, ili ofertis precipe por infanoj kaŭzon ĝoji. Ĉar oni povis kapti la meduzojn, panumi ilin per sablo, disŝiri ilin kaj kaŝi en bantuko de la gepatroj. Tiel, kiel infanoj faras tion kutime.
Tio estis, kiam pluvo ĉilande ankoraŭ ne estis minaca vetero kaj vento ne tornado, kiam somera suno, estas vere, estigis lernejan paŭzon pro varmego, sed ne rikoltodramon. Kiam fervojoj veturis ankoraŭ, dum la vetero estis malbona, kaj kiam fruktoj kaj legomo ankoraŭ estis manĝataj kaj ne trinkataj. Estis, kiam Physalia physalis ankoraŭ sentiĝis laŭ somero, laŭ floroj kaj sorĉo de la naturo. En la pasintaj tempoj ĉio neniel estis pli bona – sed ĝi estis multe pli for de ni.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la gazeto OVZ, 25.05.2018
https://cezartradukoj.blogspot.de
Sign-in to write a comment.